Kiam ni renkontiĝos dum la UK?

Restas malpli ol 3 semajnoj ĝis la komenco de la Universala Kongreso en Montrealo, kaj vi povas imagi, ke ni estas plenaj je laboro, antaŭpreparado, planoj kaj lastminutaj ideoj por alporti freŝajn literaturajn aventurojn por vi! Kaj ankaŭ por ni! Bobelartanoj de la mondo, kie vi estas? Ni renkontiĝu dum la semajno! Ĵus aperis laContinue reading “Kiam ni renkontiĝos dum la UK?”

Kaj la unua rakonto jam estas en la aer’

Hieraŭ ni aperigis la unuan oficialan epizodon de Bobelarto. La podkasto prezentas dek rakontojn al vi, kaj la liston komencas Paŭlo Sergio Viana, kies voĉo estas vere legenda kaj konata, certe ne nur inter literaturamantoj. Dum legosalono de Bobelarto iu diris: ho, mia celo en la vivo estas havi la ŝancon, ke Paŭlo laŭtlegu mianContinue reading “Kaj la unua rakonto jam estas en la aer’”

Literaturo en viaj oreloj! 🎧

Rapide trovu viajn kapaŭskultilojn kaj aŭskultu la enkondukan epizodon de la plej nova podkasto de Esperantujo! Bobelarto produktas 10-epizodan laŭteman serion, la titolo estas: Amo, tuso kaj forpaso. Finfine nia projekto ne plu estas sekreto! Ni laboris pri la redaktado de la noveloj por la unua novelaro de la Interkultura Novelo-Kongreso en la pasintaj monatoj.Continue reading “Literaturo en viaj oreloj! 🎧”

Noktomeze amuziĝante kun afablaj amikoj – verkekzercoj por komencantoj

“Pri kio mi verku?” estas la plej ofta demando rilate al verkado. Estas tiom da temoj! Aŭ vi povas pensi pri absolute nenio, vi estas tiom blokita. Por helpi vin kie ajn vi troviĝas sur la spektro, venu la kvar diversaj ekzercoj, kiujn ni faris dum la komencantaj verksesioj inter januaro kaj aprilo de tiuContinue reading “Noktomeze amuziĝante kun afablaj amikoj – verkekzercoj por komencantoj”

La prokrastado finiĝas en aprilo – ĉu vi pretas por la dua eldono de MoVeMo?

Ĉu vi sentas tiel, ke vi bezonas iom da nova vento en via verkado? Ĉu vi jam mem laciĝas pri viaj detalaj ekskuzoj, bone argumentitaj kialoj pri kial vi ne verkas? Ĉu vi bezonas retrejni la regulecon de via verkado? Ĉu vi volas aparteni al komunumo de homoj kiuj ankaŭ kreas en Esperanto same kielContinue reading “La prokrastado finiĝas en aprilo – ĉu vi pretas por la dua eldono de MoVeMo?”

Kion vi faris kiam la horloĝo montris noktomezon?

🥂 Feliĉan novan jaron al ĉiu! 🥂 La Bobelarto-sesioj rekomenciĝas kaj tio signifas, ke la muskoloj de verkado devas esti trejnataj post longa festa paŭzo. Ni estas fervoraj verkistoj, tamen eĉ ni ne komencis la jaron verkante, ĉar la unua sabato de la monato estis precize la 1-an de januaro. Tamen, la temo de laContinue reading Kion vi faris kiam la horloĝo montris noktomezon?

La vivo okazas kaj inspiro aperas

En novembro ni havis la plezuron legi verkojn de Paŭlo Sergio Viana. Denove ni havis du tre agrablajn kaj bonhumorajn legosalonojn de Bobelarto kun la partopreno de la verkisto mem; kiu bonvole vekiĝis frue, ke je la 5a(!) kaj 11a matene povu partopreni ambaŭ sesiojn. Koran dankon denove, Paŭlo! Ni laŭtlegis, babiladis, demandis la verkistonContinue reading “La vivo okazas kaj inspiro aperas”

Kiel murdi?* 🗡️

*Kompreneble ni parolas pri verkado, ne pri vera mortigado! Ĉu vi pensis, ke ni estas tute frenezaj ĉe Bobelarto? 🤪 Jen la taskoj dum la dua verksesio por komencantoj, kiu okazis la 6-an de oktobro 2021. Ni multege ridis murdante. Ĉu la sekvan fojon (la lastan en 2021!) vi ankaŭ partoprenos? Tasko 1: pensu priContinue reading “Kiel murdi?* 🗡️”

MoVeMo: Monda Verk-Monato 🏆

Novembro estas la monato kiam vi testos vian literatur-amanto nivelon! Ni invitas vin al la plej mojosa defio de Esperantujo! Dum 30 tagoj, komencante lunde, la 1-an de novembro, ni verkos, legos aŭ tradukos kune. Ĝi estos la plej intensa muskoltrejnado de viaj literaturaj kapabloj, kiun oni iam ajn inventis! Kial indas partopreni? 🤔 SeContinue reading “MoVeMo: Monda Verk-Monato 🏆”