Kiel murdi?* 🗡️

*Kompreneble ni parolas pri verkado, ne pri vera mortigado! Ĉu vi pensis, ke ni estas tute frenezaj ĉe Bobelarto? 🤪

Jen la taskoj dum la dua verksesio por komencantoj, kiu okazis la 6-an de oktobro 2021. Ni multege ridis murdante. Ĉu la sekvan fojon (la lastan en 2021!) vi ankaŭ partoprenos?

Tasko 1: pensu pri tempo kiam vi preskaŭ mortis aŭ vi pensis ke vi mortos. Priskribu kio okazis, kiel vi sentis vin, kial vi pensis ke vi mortos, kaj fine kio okazis? Kiel vi ne mortis.

Tasko 2: dum 5 minutoj pretigu liston pri kiel vi povas morti? Aŭ murdi – kompreneble ĉi tie temas pri murdi karakteron. Do la eblecoj estas senfinaj! Malfermu vian menson kaj ek!

Tasko 3: post tiom da ideoj vi povas nun pensi pri sceno kie vi uzas unu el la metodoj por mortigi iun en rakonto.

vi povas reiri al tasko numero 1 kaj refari ĝin iom aliel. Kompreni, ke preskaŭ morti ne nepre estas nur fizika, sed povas signifi multajn diversajn aferojn. Eble vi rememoras alian, pli profundan sperton pri morto kiu helpas inspiri vin ekverki.

**

Kio estas la defio en tiuj ĉi taskoj?

1) Por povi rakonti morton de karaktero vi bezonas paroli pri la cirkonstancoj, emocioj kaj konstrui scenon pri kio okazis kaj fine ne okazis. Vi ankoraŭ ne “mortigas” iun ajn, sed la tasko tamen pretigas vin, ĉar vi “preskaŭ” murdas iun en la rakonto. Ĝi venas de la vera vivo, do vi havas klaran scenon kiun vi devas priskribi por tiu ĉi tasko, do vi ankoraŭ ne devas elpensi ion novan.

2) Kolekti diversajn metodojn pri kiel homoj (karakteroj) povas morti estas tasko de via imagkapablo. Vi trejnas ĝin pensi pri multege da manieroj por morti, ĉar vi bezonas diversecon en viaj rakontoj. Fari liston pri diversaj ebloj de fadeno en rakonto estas elstara ekzerco por trejni vian imagkapablon.

3) Kiam vi fakte devas “mortigi” iun en la rakontoj vi povas vidi kiom malfacile tio estas. Vi priskribas kio okazas, la detalojn, kaj fine devas iu morti. Ĉu vi sukcesas?

Do jen!

Kiom da mortigmetodoj vi kolektis?* Se mankas iu el la listo, nepre aldonu en la komentoj! Bonan verkadon al vi kaj ĝis la sekva sesio!

Se vi emas vive 😉 partopreni la verksesion en internacia rondo de komencantaj verkantoj, ĝi okazas la unuan sabaton de la monato en jitsi, je 8:00 UTC (por la azia, aŭstralia parto de la mondo) aŭ 14:00 UTC (por la afrika, eŭropa kaj amerika parto de la mondo). Kontrolu la paĝon en Eventa Servo, ĉiuj verksesioj aperas tie! Ni renkontiĝu la 4-an de decembro.

* Jen la listo de niaj du sesioj: per armilo, manfrapo, strangoli, pafi, puŝi de roko/de alta turo, doni venenon, droni, teni la kapon subakve, sufokigi per kuseno, pendigi sin mem, preni tro da medikamentoj, drogumi tro, salti de monto, post longa malsano, koratako, esti maljuna, io falas sur la kapon, enfalas lagon per aŭto, forprenas kapoprotektilon en spaco, meze de ŝtormo, en pandemio, en ĝangalo, manĝante sovaĝajn berojn, perdiĝante soifmorti, malsatmorti, ŝtelisto/rabisto atakas, fali en truon antaŭ trajnon, sufokiĝante pro troa ridado, sufokiĝante pro manĝo, morti en fajrego, laborakcidente, falante de monto pro memfotado, en batalo, en milito, eŭtanazio, kronviruso, esti trafita de aŭto, buso, kamiono, eksplodi, mortfrosti, esti frapita de elektro, morti en zombia atako, esti timigita, perdante ĉiun sangon, farbante la tutan korpon, glutante magneton kaj poste enirante tranĉilvendejon, vampiroj venas, aviadilo falas de la aero, ursoatako, skorpiono pikas, serpento strangolas, la paraŝuto ne malfermiĝas, ŝipo sinkas, uragano kolapsas la domon en kiu vi estas, elefanto surtretas, kolapsas trairante la straton kaj buso trafas vin, dum amorado, forgesante en lifto kiun oni metas ekster servo, pafas per ludpistolo, mortdrinkigas per akvo, subakviĝante oni prenas vin por estingi fajron, radioaktiveco, ponardi per akra armilo, kapforhakado, bakterio/viruso, forprenado de oksigeno, enspirado de venenaj gasoj, dispecigante korpon, injektado de ĥemiaĵoj, sorĉisto damnas vin, alkroĉado kaj tirado per ĉevalo, fritante, dormante, vundante gravan organon.

Publikita de Stela

Denaskulo kaj kritikisto. (Laŭ kelkaj insultisto.) Laŭ mi ne ĉio, kio estas Esperanto estas bona ideo. Mi ne ŝatas ĉion kio estas pere de Esperanto. Nur Esperanton mem. Mi dediĉas mian blogon al Paŭlo, kiu diris al mi almenaŭ dek foje: Stela, vi estas terura.

Lasi respondon

Discover more from Bobelarto

Subscribe now to keep reading and get access to the full archive.

Continue reading